Kreado de inkluziva lingvo

Rachel Wil Sha Singh

Read in EnglishLegu Esperante

Internacia planlingvointernacia helplingvo estas planlingvo konstruita por la uzo en ĝenerala internacia komunikado. Ofte oni ankaŭ uzas nur la vorton planlingvo kiel mallongigon de internaciaj planlingvoj.

de Wikipedia

Ne cxiom da planlingvoj estas internaciaj helplingvoj, nur iu – ekzemple, Ido kaj Esperanto. Tamen, cxu iu planlingvo povas esti kreita de unu viro aux unu malgranda komunumo, kaj ankaux estus inkluziva?

El afisxo de Becca, “How universal can a language be?“, sxi priparolas:

For queer people, learning any language can be a very invalidating experience.

[…]

Learning a constructed language can be even more invalidating. Constructed languages have been made with a particular goal in mind, and queer people soon discover that this goal did not involve them.

[…]

When thinking about the possibility of a queer language, it is hard to imagine constructing such a thing without invalidating someone. Any constructed language is very likely to push, consciously or unconsciously, the particular biases of the author.

Jen, problemo. Kaj mi pensas pri la problemo.  Kiel oni povus krei inkluzivan lingvon, por cxiuj? Kiaj problemoj cxeestos?

Laux mi, inkluziva lingvo devas esti…

1. Kreita de multaj personoj

Sola persono ne povas krei inkluzivan lingvon, por esti bonvena al cxiuj (kaj ne malbonvena al neniu).

El la afisxo de Becca:

For example, if a transmedicalist were to construct a language designed to be inclusive to trans people, the author would probably make sex equivalent to gender, erase the concept of being cis or trans altogether and strictly assert the gender binary. A person who does not believe in gender, on the other hand, may choose to erase any concept of gender from their language altogether. Yet to many trans people, either of these would be less inclusive and less validating than a Romance language

Laux mi, la nur maniero por krei lingvajn regulojn, kiujn la plejparto de personoj konsentas, kaj sentas sin reprezentata, estas por kunigxi. Necesas ke grupo de multaj personoj devas krei la lingvon – ne nur Euxruopanoj, ne nur malsamseksemuloj, ne nur viroj aux aliaj genruloj.

Ni bezonas cxiujn por krei la lingvon.

2. Fluema

Pri iuj planlingvoj, kiel Esperanto, la komunumo generale malsxatas sxangxojn. Laux ili, sxangxoj mortigus la lingvon, kaj Esperanto ne atingus la “finan venkon”.

 

Sed, por inkluziva lingvo, gxi devas esti sxangxebla. Ecx se diversa grupo originale kreus la lingvon, la unua grupo ne povas reprezenti cxiujn. Do, la lingvo bezonsa framon por sxangxi, kiam novaj personoj aldirus iliajn koncernojn.

3. Versiata

Certe, oni verkas multajn malnetojn kiam oni kreas planlingvon. Tamen, ni devas ne halti je versiono 1.0. Cxiu versiono devas esti uzata, kaj la uzantoj fajnigas gxin, kaj novaj versioj naskigxas, kun novaj vortoj, reguloj, ktp.

Tiu eble sxajnas kiel programlingvoj – ecx la maljuna C++ havas malsamojn inter v. 1998 kaj v. 2011. C++98 estas forta lingvo, kaj iuj uzas C++98 sole. Tamen, C++11 havas multajn modernajn trajtojn, kiujn personoj volas de modernaj lingvoj.

Eble homaj lingvoj devas esti simila.

Se vi rigardas Ithkuil, gxi havas versiojn — cxiuj “versio” havas signon de jaro: 2004, 2007, 2011. Mi mem ne konas la lingvon, sed se iu volas priparol Ithkuil kaj la komunumo de gxi, bonvolu komenti! :)

4. Modulema kaj etendebla

Eble sxajnas malfacilega por konstrui tian fluan lingvon! Eble iuj volas aspektajxojn de Láadan (pruvajxaj signoj), sed aliuloj volas aspektajxojn de Ido (inverseblaj de vortpartoj)? Vi devas elekti unu!

Ne vere. Kial ne havi cxion?

La lingvo ne devas sekvi unu paradigmon – ni devas konstrui gxin por esti pliampleksigebla, kaj ankaux esti modulema, do oni povas aldoni novajn ideojn, sendamagxo al la kerno de la lingvo.

Nu, ankoraux pensu pri programado (se vi konas). Cxiuj programlingvoj havas bibliotekojn de kodo. Por C++ bibliotekoj, la biblioteko estas verkita en la C++ lingvo, tamen gxi aldonas funkciaron al C++.


Nu, kiel ni atingus?

Kiel oni kunlaborus pri unu lingvo, por aldoni multajn elektojn kaj permesus evolui dum multaj jaroj? Kiel personoj, kiuj ne estas proksimaj, povus kunlabori? Kiel persono A kaj persono B povas aldoni iliajn proprajn trajtojn al la lingvo, kaj kunfandus la sxangxojn al la kerna lingvo? Kiel ni sekvas cxiom da la sxangxoj?

Versikontrolo.

Ho, ve. Kia programa ido, cxu ne?

Multaj planlingvistoj jam estas programistoj, tamen mi ne intencas diri ke tia lingvo devas esti kreita de grupo de “diversaj programistoj” (eble vi jam scias ke, komputiko havas problemon pri diverseco), sed la iloj estas utilegaj.  Versikontroliloj estus bonegaj kaj utilegaj por tia projekto, kaj cxiaj personoj (ne nur programistoj) povas lerni la programojn, ankaux.

Mi deziras vidi la konstruadon de iu planlingvo cxe GitHub, aux Bitbucket, aux en deponejo, ie en la reto. Mi deziras trovi ilojn por uzi kaj konstrui kaj lerni la lingvon.

Tia projekto bezonus multajn tempojn kaj personojn, sed eble gxi estas eksperimento, kiu bezonas okazi iam.

Nu, Rachel, kiel ni interesigas aliulojn, por lerni la lingvon?

Vere, se vi volas instrui lingvon al multaj personoj, la lingvo bezonas ajxojn por fari. Eble babilado, sed ankaux amuzajxoj (filmoj, videoludoj, muzikoj, ktp), novajxoj, lernaj rimedioj, ktp.

Kiam oni verkas ajxojn por iu lingvo, oni kreas valoron por tiu lingvo.

Lernado de lingvo estas malfacila, kiam gxi ne havas iun, krom lecionoj kaj idealismo. Gxi bezonas propran mondon. Por kreskigi iun lingvon, ni bezonas krei.

Laux mi, evoluciema lingvo ne estas malbona afero, ecx al kreado de amuzajxoj. Hodiaux, ekzistas amuzajxojn el juna angla – personoj adaptas tiajn ajxojn al moderna angla. Per versikontroliloj, ni povas sekvi la sxangxojn (kaj rigardi la malnovajn versiojn) kaj facile gxisdatigi verkojn.

Kion vi opinias?

  • Cxu vi konas iujn planlingvojn, kiuj estis konstruita de grupo, kaj volas esti inkluziva?
  • Cxu vi konas iujn planlingvojn, kiuj estis konstruita en GitHub aux per Versikontrolo?
  • Cxu vi volus krei tian lingvon? Eble verki regulojn, aux uzi la lingvon, aux krei lecionojn, ktp?
  • Kiajn problemojn vi antauxvidas?