gvatkapitalismo (poema traduko)

Traduko el la angla de poemo afiŝita en Mastodon de @lifning@cyber.space:

ruĝas la rozoj
violoj bluecas
en gvatkapitalismo
poemo vin legas

kaj montras reklamojn
de florobutiko
kaj minas la klakojn
sen ia ĉesiĝo

ne gravas difekto
de privateco
ja verdas la mono
el vend’ de homgrego

bluas Fejsbuko
cejanas Tvitaro
vi kaj l’ amikoj
estas la varo

TEJO serĉas trejnistojn pri egaleco dum Internacia Junulara Kongreso 2018

Mi skribas mallonge por plusendi informon, kiun mi ricevis, pri la Internacia Junulara Kongreso 2018. TEJO petas trejnistojn kaj pretas kovri ĉiujn kostojn, inkluzive vojaĝkostojn, aldone al honorario.

Plua informo troviĝas jene: Ni serĉas trejnistojn pri egaleco dum IJK2018

Tio estas, laŭ mi, perfekta ekzemplo pri bona klopodo por egaleco/atingebleco en Esperantujo. Kaj mi ne ĉiam volas simple plendi. Bedaŭrinde mi ne povos eĉ apliki por tio, ĉar mi havos delonge bezonatan operacion nelonge antaŭ ĝi (😺).

Le utilitate de linguas construite

Recentemente un troll esperantista entrava in un canal de IRC re Interlingua pro demandar proque nos parla un lingua inutile. Io replicava que io ha nulle illusiones re un lingua international construite. Etiam si il es possibile, il non es le cosa le plus importante in le mundo moderne. Le activismo debe concentrar se al problemas le plus importante in le mundo, e hodie illo non es le problema linguistic. Il ancora ha homines sin homes in tote le paises del mundo.

Totevia il me place le linguas construite, como Esperanto e Interlingua, pro le opportunitates que illos me da in le vita presente. Per exemplo, distraction ab le problemas plus seriose. Totos ha necessitate de distraction, necuno pote semper molestar se per cosas urgente/practical. E qui semper se applica solmente al cosas practical, derelinque un parte essential del humanitate. Il es practical distraher se, quia il es bon pro le sanitate.

Le esperantistas troppo enthusiastic pensa que le parlantes del majoritate de linguas construite sole valutar iste linguas excessivemente, mais illo non es ver. Nos correctemente valuta nostre linguas, humilemente. Il es iste sorta de esperantista qui valuta su lingua excessivemente.

Oni ne devas mensogi pri Esperanto por disvastigi ĝin.

Esperanto estas jam sufiĉe valora, ke oni ne devas kovri ĝiajn problemojn por varbi komencantojn, nek mensogi pri ĝiaj valoroj.

Ekzemple, en la pasinta jaro, mia koramikino aŭskultis mian ĉagrenon pri diversaj aferoj, kiuj okazas en la Esperanto-movado, de la evidenta naziismo de iu SAT-ano, al kiu ties bulteno propravole donis spacon, ĝis la daŭra gastado de la kongreso de Esperanto-USA en Norda Karolino, kie eĉ municipaj protektoj, kiuj certigus la rajtojn de transseksuloj, restas nevalidigitaj kaj nefarebligitaj de la ŝtato. En januaro ni decidis ke ni havu kaŝlingvon inter ni du, do mi ekkonstruis unun. Sed poste ŝi demandis, “Hej, Beka, kial ni ne simple lernu Esperanton? Vi jam scias tiun lingvon.” Do ŝi eklernas kaj mi helpas ŝin laŭeble plej bone.

Alia ekzemplo: amikino mia lastatempe demandis al mi, “Kion vi pensas pri Esperanto? Ĉu valoris la penon laŭ vi?” Mi respondis, “Nu, Esperantujo, la komunumo, havas la samajn difektojn ol la cetero de la mondo, kio verŝajne ne mirigas vin, sed bedaŭrinde estas sento en la movado, ke la problemoj de la cetera mondo neniel ekzistas tie, nek povas ekzisti. Tamen, ĉar ĉia homo estas en la movado, oni facile trovas homojn kun similaj interesoj kun kiuj oni povas praktiki la lingvon. Kaj la lingvo mem ja estas facile lernebla kaj tial eble precipe taŭga ponto al aliaj lingvoj por iu, kiu sentas sin nekapabla lerni lingvon, kiel mi sentis min antaŭ ol eklerni Esperanton. Krome, ĉu vi konas nian kunamikinon Anjo? Ŝin mi renkontis per Esperanto, kaj tiel mi venigis ŝin al nia babilejo, kie ni ĉiuj helpis ŝin tra tre malfacilaj okazoj. Hodiaŭ ŝi fartas multe pli bone, do laŭ mi jes, pro tio Esperanto valoris la penon.” Kaj mia amikino ne perdis la intereson.

Pri tio mi skribas nur por diri, ke oni ne devas esti nerealisma pri Esperanto, nek agrese varbema, por disvastigi la lingvon. Laŭ mi estas eĉ malutile mensogi, ĉar se oni mensogas, komencantoj rapide elreviĝos kaj perdos la intereson.

Esperantujo estu la avangardo de socia justeco anstataŭ lukti por adapti al la mondo.

Tonjo del Barrio prave skribis, ke Esperanto estas normala lingvo. Mi devas konfesi, ke la problemoj, kiujn mi vidas en Esperantujo, estas similaj al tiuj de la cetero de la mondo. Tamen, Esperantujo ne devas esti tia. Esperantistoj povus stari en la antaŭfronto de la luktoj por socia justeco. Esperanto povus esti elstara ekzemplo de kontraŭsubprema konduto. Kaj tio ne ŝajnas okazi.

Temas nek pri raŭmismo, nek finvenkismo, ĉar la sama interna ideo estas aplikebla al ambaŭ. Raŭmistoj nomas ĝin “kontakto sendiskriminacia” dum finvenkistoj parolas pri homa emancipo. Ĉiukaze la ideo estas, ke Esperantujo estu pli bona mondo ol la mondo ekster Esperantujo. La malsamo estas, ke finvenkistoj volas etendi tiun mondon al la tuto.

Bedaŭrinde, mi plej ofte preferas esti en aliaj soci-justecaj rondoj, ĉar laŭ mi tiuj multe pli bone praktikas konceptojn pri socia justeco kaj homa gefrateco. Tiuj aliaj movadoj ne nur estas aŭskultemaj kaj ricevemaj pri novaj ideoj, sed ili daŭre kreas kaj instruas ilin; ili gvidas la hodiaŭan soci-justecan mondon. Esperantujo tro rezistas novajn ideojn kaj donas ĉiam la saman informon; ĝi estas malnova kaj multasence konservema, kiel aliaj simile malnovaj grupoj. Por ke Esperantujo povu atingi kion ĝi celas, ne sufiĉus adapti al la mondo; ĝi devus esti pli bona.

Bonŝance, ĉu Esperantujo adaptos aŭ ne, malnovaj ideoj kutime postvivas en freŝaj movadoj kaj klopodoj. Oni vaste opinias ke Volapuko mortis, sed ĝia celo ankoraŭ vivas en pli bonaj formoj. Ankoraŭ neniu internacia lingvo plene venkis, eĉ ne la angla. Eble neniu lingvo venkos, sed la ideo daŭras kaj ne mortis.

Por multaj homoj la sveda, kvankam malpli facila, estas pli justa lingvo ol Esperanto, ĉar ĝi havas iusence oficialan kaj neofendan seksneŭtralan pronomon. Lastatempe tio iĝis vera ankaŭ pri la angla, kiam ununombra “they” finfine aldoniĝis al la Chicago-a Manlibro pri Stilo. Kial Esperantujo ne gvidas ĉi tiajn disputojn? Kial ĝi luktas por samrapidi?

Iuj dirus ke “ĝi” estas seksneŭtrala por neinfanoj kaj nebestoj, sed se tio verus, oni uzus ĝin. Se ĝi ne estus ofenda, oni ne vaste ofendiĝus pri ĝia uzo. Eĉ Zamenhof ne povis preskribi la kortuŝojn de aliaj, kaj certe ne povis priskribi la kortuŝojn de tiuj, kies spertojn li ne komprenis. Kompreneble neniu serĉas ofendiĝi. Sed ofte en ĉi tiaj disputoj mi vidas, ke Esperantistoj pensas, ke ni ja serĉas ofendiĝi. Kaj tia sinteno, kvankam sufiĉe ofta en la mondo, estas minimume konservema, maksimume reakciema. Ĝi neniel estas progresema aŭ justecema. Esperantistoj helpu ripari la problemojn de la mondo, ne imitu ilin.

Pri la elstara bildo: Mi ne povis trovi konvenan bildon, do ĝuu mian katon Viki.