Kaza studo: Diskutoj pri riismo malkovras oftan paradokson pri soci-justeca diskurso

La fadeno en Lernu.net el 2015, “Duolingo will help with reform!!!!”, reagis kontraŭ neduumaj komencantoj, kiuj ne sciis kiun pronomon uzi, kaj mokis ilin pro ilia “reformemo.” Kvankam la mokantoj evidente dirus, ke temas pri afero gramatika anstataŭ kontraŭ neduumuloj, afiŝoj en la fadeno mem montras la malon almenaŭ por iuj esperantistoj:

“why would you need a third gender and not 3000 ? ”
(“kial oni bezonus trian sekson kaj ne 3000?”)
-uzanto jean-luc

“I just show that a neutral pronoun already exists in experanto. If some special snowflakes aren’t happy with that, I could not care less.”
(“mi nur montris ke neŭtra pronomo jam ekzistas en Esperanto. se iuj apartulaĉoj ne ŝatas tion, mi ne povus malpli zorgi pri ili.”)
-uzanto jean-luc denove

“Although I can only repeat that I morally support queer people’s rights, I find it utterly narcistic to come up to someone and say ‘Hi, I’m XY, please use for me the pronoun [insert invented 3rd person pronoun here]’.”
“Kvankam mi nur povas ripeti ke mi morale subtenas la rajtojn de kviraj homoj, laŭ mi estas tute narcisisme aliri iun kaj diri ‘Saluton, mi estas XY, bonvolu uzi por mi la pronomon [insertu inventitan triapersonan pronomon ĉi tie]’.”
-uzanto Kirilo81

“When I was a kid, there was a boy/girl who did not have private parts. He was considered a boy because he didn’t have a uterus or ovaries. The doctor classified him as such. It was really hard to figure out if he was a guy or a girl just by looking at him because of related hormone issues. He told people that he isn’t a he or a she. He told people that he was an it. If this person wants to be called a ri then I would be happy to accommodate him. In all other cases, I think it is easy to tell whether a person looks feminine or masculine.”
“Kiam mi estis infano, estis knabo/knabino kiu ne havis privatajn partojn. Oni konsideris lin knabo pro tio, ke li ne havis uteron aŭ ovariojn. La kuracisto klasigis lin tiel. Estis tre malfacile determini, ĉu li estas knabo aŭ knabino nur per rigardo de li, pro rilataj hormonaj problemoj. Li diris al oni ke li estas nek li nek ŝi. Li diris al oni ke li estis ĝi. Se tiu homo volus nomiĝi ri tiam mi feliĉe akomodus lin. En ĉiuj aliaj kazoj, laŭ mi estas facile determini ĉu homo aspektas ina aŭ vira.”
-uzanto Alkanadi

kaj tiel plu. Evidente tiuj homoj estas tute kontraŭ neduumuloj, kvankam ili negas tion por aspekti kvazaŭ “bonaj progresemuloj.” La uzanto jean-luc, ekzemple, opinias ke ĉiuj, kiuj ne volas nomiĝi li, ŝi, aŭ ĝi, estas “apartulaĉoj.” La uzanto Kirilo81 opinias, ke estas “narcisisme” voli neviran, neinan pronomon, kaj eĉ opinias, ke tio konsistigas “subtenon de la rajtoj de kviraj homoj”! Ĉu ne estas multe pli narcisisme opinii ke, kiel malkviro, oni rajtas determini kio konsistigas subtenon de kviraj homoj? Kaj la uzanto Alkanadi volas meti kondiĉojn pri kiu estas sufiĉe neduuma por meriti propran pronomon.

Tiuj estas nur tri ekzemploj el tre longa fadeno. Kaj ili montras oftan paradokson en soci-justeca diskurso: se oni volas aŭdi tre laŭte malamajn opiniojn pri iu ajn grupo, oni simple atentigu pli subtilan diskriminadon kontraŭ tiu grupo en iu ajn komunumo, industrio, fako, ktp.. Preskaŭ tuj aperos la malamantoj de tiu grupo por ĵeti siajn opiniojn en la diskuton, ofte samtempe asertante ke ili “ne malamas” tiun grupon.

Miaopinie, tiu paradokso ne estas tiom paradoksa. Kie fumo leviĝas, tie fajro troviĝas. Kuŝante sub la preskaŭ tute absurdaj argumentoj pri la “kontraŭfundamenteco” de la aldono de nova pronomo estas la antaŭsupozita ideo pri supereco de blankaj, cisgenraj, duumaj, aliseksemaj viroj, kaj la deziro, ĉu konscia aŭ ne, tenadi tiun ideon en la centro de la lingvo kaj kulturo. Tial oni devas raciecigi la konflikton inter sia volo esti “bona progresemulo” kaj sia nevolo pensi pri novaj ideoj aŭ ŝanĝi siajn sintenojn kaj agojn. Vortoj ja estas malmultekostaj, dum agoj estas karaj.

Ofte leviĝas kritikoj kontraŭ “politika ĝusteco” en ĉi tiaj diskutoj. Nu, fakte, eĉ aktivuloj por la rajtoj de almarĝenigitaj homoj ofte diras, ke politika ĝusteco havas difektojn: nome, politika ĝusteco centrigas ŝajnon kaj malcentrigas la realon. Sed ŝajno anstataŭ realo estas precize kio okazas, kiam kontraŭkviraj homoj pretendas ke ili ne estas kontraŭ kviroj, provante mem determini kio konsistigas subtenon de aliaj homoj. Bedaŭrinde, agnosko de la profunda aliseksemismo, cisseksismo, kaj seksa duumismo de la dominanta kulturo estas la ununura vojo antaŭen. Malprofundaj memproklamoj, kiel “Mi subtenas la kvirojn,” portos nin nenien.

Egaleco, tolerado, kaj la usona prezidenta baloto de 2016

La baloto de 2016 en Usono montras, kion multaj el ni jam sciis: ni neniam estis egalaj; ni estis tolerataj. Se onia egaleco dependas de la registaro, tiam ĝi ne estas efektiva; ĝi estas falsa. Kiel oni povas esti egala, se onia egaleco estas konstante minacata de revoko, depende de kiu el du partioj regas onin?

Aliseksemaj, blankaj, cisgenraj, kapablaj, riĉaj viroj neniam alfrontas tian danĝeron, kaj tio ne estas hazardo. La fundamento de la usona socio estas neegaleco: kapitalismo, blanka supereco, aliseksema normismo, patriarkeco, cisseksismo, kapablismo, ktp.. Tolerado kaj repremo estas nur du flankoj de la sama afero: fundamenta neegaleco, forigebla nur per fundamenta ŝanĝo.

Efektiva egaleco eblos nur per kreado de la vere justa sistemo, kiu anstataŭos la nunan, kune kun faligo de la nuna sistemo. Ambaŭ devos okazi.

On missing conlangs…

Raye Chell Mahela

Dang, I’ve been so busy lately, and life is transitioning and too much stuff is going on. In the meantime, I’ve forced myself to stop learning languages or making content for conlangs so that I can focus on managing all the work I have to do, but I miss it. Conlangs have this weird sort of addictive quality, though, so I can’t jump back into it right now, otherwise it might hurt the rest of this semester – at least until I have more free time, or am ahead of all the work. Oy. :(

 

The times when we need new words…

Raye Chell Mahela

Here are some things we may experience often, but don’t have a concise way of saying it…

  • “When one claims that the other person should not perceive the feelings that they do, because they perceive ones own hardships to be greater than theirs”
  • “When one initiates an argument, only to immediately cut it off by saying do not wish to discuss it once they want to discuss a counter-point.”
  • “When one is simultaneously desperate for attention and terrified of being noticed for fear of being used and manipulated”
  • “When one is trapped in the car at one’s destination and frustrated, because the program on public radio is too good, and they want to finish it.”

What do you think? Have anything you experience often, but are frustrated by the lack of a word to describe it in detail? What might be an appropriate phrase or word in Láadan to describe these?

Kiel Ŝi Nomiĝas?

jenner

Mi ofte demandatas de gefamilianoj kaj geamikoj ke “kiel mi referencas vin
por antaŭ via ŝanĝiĝo?”.

Kaj mia respondo estas tre facila: “Ĉiam referencu min kiel ‘Aubrenjo'”. Estas
por pri kiam mi estis infano kaj pri kiam mi estas plenkreskulo.

Multaj homoj volas referenci al mi kiel Johano por antaŭ mi ŝanĝigis kaj
Aubrenjo por poste, sed mi pensas tiel tro malfacilas.

Kial? Ŝanĝi la nomo kiun vi referencas al mi per la tempo de la rakonto estas
tro konfuza ĉar vi devas pensi pri kiam la rakonto okazas. Ĉiam referenci
min kiel ‘Aubrenjo’ ne bezonas la plian pensaĵon.

Bonvenon!

Raye Chell Mahela
(Note that this is the introduction to the blog Aliuloj, when it was initially created as a separate website).

Bonvenon al la esperanta blogo, “Aliuloj”!

Ĉu vi iam sentas vin sole, en esperantujo? Tiu ĉi blogo estas por vi!

La celo de tiu ĉi blogo estas por personoj, kiuj volas trovi la similajn aliulojn. Ni volas subteni la aliulojn!

Ĉu vi volas afiŝi al la blogo? Sendu retpoŝton al rachel@moosader.com kaj ŝi aldonos vin kiel aŭtoro.