Trump venkis pro tio, ke la usona maldekstro dormis kaj sonĝis pri neevitebla progreso.

Antaŭ unu jaro mi rendevuis kun alia transgenra virino, kiun mi renkontis per aminduma retejo. Mi diris al ŝi, ke mi maltrankvilis pro la populareco de Donald Trump. Ŝi diris, ke li neniam estos prezidento, nek eĉ iĝos kandidato. Mi respondis kun la mezuroj de publika opinio kaj ŝi diris, “Tiuj ne pravas; ili nur mezuras la opiniojn de homoj, kiuj emas respondi al ili. Tio estas fantomo por distri vin de la problemoj pri Hillary Clinton.”

Mi demandis, “Ĉu ne estas tre zorgige, ke li sufiĉe popularas eĉ por gajni neprecizajn taksojn de publika opinio? Ĉu la ekzisto de liaj subtenantoj mem ne estas problemo?”

“Ne,” ŝi respondis. “Homoj ĉiam kredis je stultaĵoj, sed la mondo tamen pliboniĝis.” Ŝi tiom malestimis min pro tio, ke mi eĉ pensus ke li povus iĝi prezidento, kaj mi tiom koleris pri ŝia neserioza konsidero de la cirkonstancoj, ke ni neniam denove vidis unu la alian.

Tio estas tipa ekzemplo de la usona maldekstro: homoj tro memkontentaj por vidi la venontan ŝtormon, tro ĉinikaj por eĉ kompreni ĝian seriozecon, kaj tro egoismaj por organiziĝi unu kun la alia kontraŭ kunaj problemoj.

Kiel ne respondi al plendoj pri diskriminado en la Esperanto-movado

Kiam marĝenuloj plendas pri diskriminado, ĉu en la Esperanto-movado aŭ aliloke, la maniero kiel oni respondas al la plendo tre gravas. Iuj formoj de respondo nur plu doloras la plendanton, kiu evidente jam estas sufiĉe vundita pro la evento, kiu kaŭzis la plendon.

Alfronte de raporto pri diskriminado en la Esperanto-movado kontraŭ marĝenuloj, oni nepre:

1. Ne diru, ke “tio ne okazas en nia movado.” Farante tion, vi nomas la marĝenulon mensoganto, sed kial marĝenulo mensogus pri tio? Kia estus la profito? Ekzistas kruela kaj sufiĉe reakciema mito, ke iuj marĝenuloj serĉas ion por ofendi ilin. Tiu mito estas ne nur kruela sed ankaŭ absurda. Raporti diskriminadon estas ege maltrankvilige pro tio ke marĝenuloj, bedaŭrinde, jam alkutimis al nevalidigo, sarkasmo, kaj plua psika dolorado respondaj al raporto.

2. Ne citu la internan ideon, la Prag-Manifeston, aŭ alian Esperanto-literaturaĵon. Tiuj malvivaj abstraktaĵoj neniel tuŝas la viv-spertojn de marĝenuloj. Ili estas, maksimume, idealoj, kiuj evidente ankoraŭ ne realiĝis se ĉi tia plendo ĵus alvenis antaŭ vi.

3. Ne rimarku, ke vi konas alian anon de tiu marĝena grupo, kiu neniam plendis. Imagu, ke marĝenulino frapis vian kapon, vi diris “Ĉesu!” kaj ŝi respondis, “Sed mia amiko Joĉjo estas blanka, aliseksama, cisgenra, nehandikapa, maldika, riĉa viro, kaj li neniam plendas kiam mi faras tion!” Ĉu tio estus bona kialo plu frapadi vin?

4. Ne parolu pri “veraj Esperantistoj” kaj “malveraj Esperantistoj.” Tio ne nur estas logika misrezonaĵo, sed samkiel #2, ĝi estas tro abstrakta. Kiel la pureco de la atakinto ŝanĝas la sperton de la marĝenulo? Ĝi neniel tuŝas tiun sperton. Ĝi estas tute nerilata al la problemo.

5. Ne parolu pri libero de parolado. La disputo neniel temas pri rajtoj. Ankaŭ rajtoj estas malvivaj abstraktaĵoj; vi parolas al reala persono, kiu spertis realan doloron. Plue, la Esperanto-movado ne estas registaro, nek la marĝenulo argumentas, ke registaroj forĵetu liberon de parolado. Ĉiu movado havas la plenan liberon forigi aŭ korekti kiun ajn membron laŭplaĉe. Aldone, en la granda plimulto da landoj kun leĝoj, kiuj protektas liberan paroladon, malama parolado ne estas protektita, ĉar ĝi timigas marĝenulojn kaj, sekve, malplimultigas ilian liberon! Ĉu vi kredas, ke marĝenuloj povas libere paroli alfronte de timigado fare de reakciemuloj? Ĉu aktive aŭ pasive, vi faros elekton, ĉu malplifortigi la povon de potenculoj timigi marĝenulojn aŭ plifortigi tiun povon.

6. Ne diru, ke marĝenuloj pli facile konvinkus aliajn homojn se ili agus pli afable. Nu, bone pripensu tion dum momento. Vi parolas al senpotenculo, kiu koleras pro la malafableco de plipotenculoj. Potenculoj kutime plendas malpli ofte (kaj ofte neniam) pri tiu malafableco, ol la tiel nomata “malafabla respondo.” Kial malafableco nur gravas kiam ĝi venas el marĝenulo? Ĉu tio estas malfacila demando? Kiam vi klopodas “afabligi” marĝenulon, vi nur plifortigas hierarkiojn.

Kompreneble mi povas aldoni eĉ pliajn, sed tiuj sufiĉu por nun. Eble en la estonteco venos dua parto.