La vivo kontinuas; ridu kaj batalu.

“Jes, ni devas donaci kaj voluntuli kaj protesti kaj voĉdoni, samtempe ĉiutage memorigante nin, ke Hillary Clinton gajnis la popolan baloton. Kaj ni devas dediĉi nin al la defendo de niaj geamikoj, najbaroj, kaj kunlaboristoj, kiuj estas enmigrantoj (ĉu kunpasportaj aŭ ne), Islamanoj (ĉu naskitaj en Usono aŭ enmigrintaj aŭ rifuĝintaj), neblankuloj, virinoj serĉantaj reproduktan sanon, transgenraj geviroj serĉantaj sekuron, lesbaninoj kaj gejaj viroj serĉantaj protekti siajn familiojn, kaj ĉiun kaj ĉion alian, kiun Trump promesis damaĝi, ĝis kaj inklude de la planedo, sur kiu ni ĉiuj loĝas.

“Sed ni devas ankaŭ krei tempon por ĝojo kaj plezuro kaj rido kaj geamikoj kaj manĝo kaj arto kaj muziko kaj seksumado. Dum la plej mallumaj tagoj de la HIV/aidosa epidemio, kiam Respublikanoj kaj religiaj konservistoj regis la federacian registaron [de Usono] kaj provis laŭ eble plej multe dolori la malsanulojn kaj mortantojn, kviroj organiziĝis kaj protestis kaj volontulis kaj malĝojis. Ni ankaŭ faris muzikon kaj teatron kaj arton. Ni prizorgis unu la alian, kaj ni dancis kaj amis kaj fikis. La brakumo de ĝojo kaj arto kaj seksumo, alfronte al timo kaj necerteco, plibonigis niajn sentojn—ĝi bontenis nian psikan sanon—kaj ĝi havis ankaŭ la kroman avantaĝon, ke ĝi frenezigis niajn malamikojn. Ili ne povis kompreni kiel ni povus senti nin iaj krom mizeraj, konsiderante la defiojn, kiujn ni alfrontis—ilian avidon, ilian senzorgecon, iliajn antaŭjuĝojn— sed ni kreis kaj spertis ĝojon malgraŭ ilia malamo kaj malgraŭ ĉi tiu terura malsano. Ni turnis nin unu al la alia—ni turnis nin al niaj amantoj kaj amikoj kaj fojfoje nekonatoj—kaj diris, ‘Ili forfikiĝu. Nun fiku min.’

“Ni ne elradikigis aidoson, la morbon, kiu tiam malsanigis nin, sed ni batalis ĝin ĝis malpluirado kaj ni ankoraŭ eble venkos ĝin. La morbo, kiu nun malsanigas nian nacion estas malsama. Eble ni neniam elradikigos rasismon kaj seksismon kaj malamon. Sed ni ja batalos kontraŭ ili. Kaj ne aŭskultu iun ajn, kiu diras al vi, ke muziko kaj danco kaj arto kaj seksumo kaj ĝojo estas distroj de la batalo. Ili estas partoj de la batalo.”

— Dan Savage, usona GLAT-a aktivisto kaj konsila kolumnisto pri seksumo

Donald Trump sukcese manipulis la usonan popolon por alpotenciĝi, kaj la vivo kontinuas. Dum neeta daŭro post la baloto mi tre malfacile povis ĝui ion ajn, ĉu seksumon aŭ lingvojn aŭ lingvokreadon aŭ kion ajn. La fakto, ke Usono nun havas narcisisman, rasisman, seksisman, transfobian fekaĉulon kiel prezidenton, malklarigas la estontecon kaj ŝajnigas la nuntempon kiel onian finan oportunon savi sin antaŭ ol pasis la tempo. Mi metis ĉiujn miajn dokumentojn en ordon; mi nun estas jure ina kaj miaj referoj por kirurgio estas skribataj. Tio okazas ne pro tio, ke mi pensas, ke tiuj aferoj savos min de transfobiaj homoj, kiuj sufiĉe dediĉis sin al mia doloro, sed pli pro tio, ke mi zorgas, ke tiuj aferoj baldaŭ ne plu estos eblaj.

Interdume mi devis memori denove ekĝui mian vivon. Mi serĉas ĉiun ajn manieron ridi: memeojn, fekafiŝadon, spektadon de humoraĵoj pri Donald Trump (laŭ mi Alec Baldwin ĝis nun plej ridige afektis lin), kaj plej bone, sarkasmon. La fakto, ke tiaj ĉi aĉuloj havas potencon, des pli gravigas la mokridadon pri ili. Bebo, kiu regas armeon, ja ankoraŭ estas bebo, kaj per certa aspekto, tio povas esti ege ridiga.

Mi estus tamen senzorga, se mi ne rimarkus, ke kvankam amo kaj mokridado kaj seksumo kaj feliĉo estas gravaj lertaĵoj por travivi, ankaŭ batalado estas tre grava lertaĵo por travivi, kiu necesos por nia longdaŭra pluvivado. Al iu ajn, kiu loĝas en Usono, ni devas plivigliĝi, kaj se vi ne loĝas en Usono, ne pensu eĉ dum sekundo, ke tio ĉi ne povas okazi al vi. Tiel Trump venkis ĉi tie: neniu kredis, ke li efektive povis venki, do neniu sufiĉe vigle klopodis haltigi lin ĝis multe tro malfrua horo. Ili pensis, ke li estis marĝena kandidato kun neniom da ŝanco. Mi vidas multajn aliajn tiajn homojn ĉirkaŭ la mondo (ekzemple Geert Wilders), kaj oni ne povas daŭre lasi tion ĉi kontinui. Do sendepende je kio vi kredas, se vi malamas faŝismon, batalu kontraŭ ĝi per kion ajn vi opinias vere efika. Kvankam mi havas malmultan fidon pri demokratio, skribado de leteroj kaj telefonvokado de politikistoj estas ankoraŭ pli efika ol la naiva kredo, ke feliĉo sole savos nin. La ununura maniero, kiel amo venkos, estas se nia difino de amo inkludas agadon por protekti kion ni amas.

Universalism, international auxiliary languages, and social justice

The universalist premise behind Esperanto is often described as “idealistic” and “utopian,” and can be summed up with its interna ideo (internal idea): “On the foundation of a neutral language eliminate the walls between the nations and make the people accustomed to each other, so that each of them will see in their neighbor only a human and a brother.” (Zamenhof, 1912, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista; translation my own.)

In a sense, looking at everyone as a human, ignoring differences and focusing on similarities, sounds like a great idea. This premise is far from exclusive to the Esperanto movement, and defined many social justice movements in the 20th century. But unfortunately, it has not brought the justice it has promised. Inequality does not go away just because you ignore it. For example, if I associate with a group of abuse victims, and the group ignores LGBT issues because they’re a movement for abuse victims only, that doesn’t change the fact that when I apply for PTSD therapy or housing for battered women, my being transgender and bisexual can cause me to be discriminated against, and it has. Add the fact that I am neurodivergent and disabled, so my insurance options are limited, and the situation looks even worse. My issue is not that exactly that I’m LGBT, nor that I have PTSD, nor that I’m neurodivergent, nor that I’m disabled: it’s all of these things at the same time.

Last year I wrote a post, “How universal can a language be?”, which sparked a discussion of how an auxlang that was truly inclusive would be made. I think as a fundamental principle, any auxlang designed for the world we live in right now, rather than a future utopia, must acknowledge that there are differences between people, and that these differences often have a combined effect greater than the sum of its parts (intersectionality). This means allowing for self-definition, allowing for the people who have experience with something to decide how to define themselves, instead of following the gospel of someone who lived over a century ago and didn’t even see the problem with saying that all humans should see each other as brothers.

The criticism often raised by traditionalist Esperanto speakers is, “Wouldn’t this make it devolve into dialects?” Such a belief stems from 19th-century attitudes about language, where dialects were seen as terrible and unfortunate things, as “impurities” arising from the one true language. The ideal auxlang, in my eyes, allows for dialects. What does it matter if different social groups speak differently, if they understand each other? Dialects are not a problem, but snobby and pretentious attitudes towards so-called “proper language use” definitely are. And anyone who is analytic about Esperanto would recognize that even “fundamenta Esperanto” already has quite a few dialects, reflecting different schools of Esperanto instruction as well as viewpoints on things like the 15th rule (neologisms) and pseudosuffixes (e.g. changing -kcio to -ado, when underlying roots didn’t previously exist).

The goal of any auxlang that strives to create a just world, should be to decentralize the dominant culture, and to eliminate cultural dominance. Of course, it would be ridiculous to claim that a language could do this. Such a language must only be part of a broader movement, a means to the creation of a just world. And it must be considered replaceable whenever it proves to be unjust, or whenever people have become too rigid about it. The goal is not linguistic stability; the goal is justice. The goal is not to make people see each other as equals, but to make people equal.

Egaleco, tolerado, kaj la usona prezidenta baloto de 2016

La baloto de 2016 en Usono montras, kion multaj el ni jam sciis: ni neniam estis egalaj; ni estis tolerataj. Se onia egaleco dependas de la registaro, tiam ĝi ne estas efektiva; ĝi estas falsa. Kiel oni povas esti egala, se onia egaleco estas konstante minacata de revoko, depende de kiu el du partioj regas onin?

Aliseksemaj, blankaj, cisgenraj, kapablaj, riĉaj viroj neniam alfrontas tian danĝeron, kaj tio ne estas hazardo. La fundamento de la usona socio estas neegaleco: kapitalismo, blanka supereco, aliseksema normismo, patriarkeco, cisseksismo, kapablismo, ktp.. Tolerado kaj repremo estas nur du flankoj de la sama afero: fundamenta neegaleco, forigebla nur per fundamenta ŝanĝo.

Efektiva egaleco eblos nur per kreado de la vere justa sistemo, kiu anstataŭos la nunan, kune kun faligo de la nuna sistemo. Ambaŭ devos okazi.

Trump venkis pro tio, ke la usona maldekstro dormis kaj sonĝis pri neevitebla progreso.

Antaŭ unu jaro mi rendevuis kun alia transgenra virino, kiun mi renkontis per aminduma retejo. Mi diris al ŝi, ke mi maltrankvilis pro la populareco de Donald Trump. Ŝi diris, ke li neniam estos prezidento, nek eĉ iĝos kandidato. Mi respondis kun la mezuroj de publika opinio kaj ŝi diris, “Tiuj ne pravas; ili nur mezuras la opiniojn de homoj, kiuj emas respondi al ili. Tio estas fantomo por distri vin de la problemoj pri Hillary Clinton.”

Mi demandis, “Ĉu ne estas tre zorgige, ke li sufiĉe popularas eĉ por gajni neprecizajn taksojn de publika opinio? Ĉu la ekzisto de liaj subtenantoj mem ne estas problemo?”

“Ne,” ŝi respondis. “Homoj ĉiam kredis je stultaĵoj, sed la mondo tamen pliboniĝis.” Ŝi tiom malestimis min pro tio, ke mi eĉ pensus ke li povus iĝi prezidento, kaj mi tiom koleris pri ŝia neserioza konsidero de la cirkonstancoj, ke ni neniam denove vidis unu la alian.

Tio estas tipa ekzemplo de la usona maldekstro: homoj tro memkontentaj por vidi la venontan ŝtormon, tro ĉinikaj por eĉ kompreni ĝian seriozecon, kaj tro egoismaj por organiziĝi unu kun la alia kontraŭ kunaj problemoj.

Kiel ne respondi al plendoj pri diskriminado en la Esperanto-movado

Kiam marĝenuloj plendas pri diskriminado, ĉu en la Esperanto-movado aŭ aliloke, la maniero kiel oni respondas al la plendo tre gravas. Iuj formoj de respondo nur plu doloras la plendanton, kiu evidente jam estas sufiĉe vundita pro la evento, kiu kaŭzis la plendon.

Alfronte de raporto pri diskriminado en la Esperanto-movado kontraŭ marĝenuloj, oni nepre:

1. Ne diru, ke “tio ne okazas en nia movado.” Farante tion, vi nomas la marĝenulon mensoganto, sed kial marĝenulo mensogus pri tio? Kia estus la profito? Ekzistas kruela kaj sufiĉe reakciema mito, ke iuj marĝenuloj serĉas ion por ofendi ilin. Tiu mito estas ne nur kruela sed ankaŭ absurda. Raporti diskriminadon estas ege maltrankvilige pro tio ke marĝenuloj, bedaŭrinde, jam alkutimis al nevalidigo, sarkasmo, kaj plua psika dolorado respondaj al raporto.

2. Ne citu la internan ideon, la Prag-Manifeston, aŭ alian Esperanto-literaturaĵon. Tiuj malvivaj abstraktaĵoj neniel tuŝas la viv-spertojn de marĝenuloj. Ili estas, maksimume, idealoj, kiuj evidente ankoraŭ ne realiĝis se ĉi tia plendo ĵus alvenis antaŭ vi.

3. Ne rimarku, ke vi konas alian anon de tiu marĝena grupo, kiu neniam plendis. Imagu, ke marĝenulino frapis vian kapon, vi diris “Ĉesu!” kaj ŝi respondis, “Sed mia amiko Joĉjo estas blanka, aliseksama, cisgenra, nehandikapa, maldika, riĉa viro, kaj li neniam plendas kiam mi faras tion!” Ĉu tio estus bona kialo plu frapadi vin?

4. Ne parolu pri “veraj Esperantistoj” kaj “malveraj Esperantistoj.” Tio ne nur estas logika misrezonaĵo, sed samkiel #2, ĝi estas tro abstrakta. Kiel la pureco de la atakinto ŝanĝas la sperton de la marĝenulo? Ĝi neniel tuŝas tiun sperton. Ĝi estas tute nerilata al la problemo.

5. Ne parolu pri libero de parolado. La disputo neniel temas pri rajtoj. Ankaŭ rajtoj estas malvivaj abstraktaĵoj; vi parolas al reala persono, kiu spertis realan doloron. Plue, la Esperanto-movado ne estas registaro, nek la marĝenulo argumentas, ke registaroj forĵetu liberon de parolado. Ĉiu movado havas la plenan liberon forigi aŭ korekti kiun ajn membron laŭplaĉe. Aldone, en la granda plimulto da landoj kun leĝoj, kiuj protektas liberan paroladon, malama parolado ne estas protektita, ĉar ĝi timigas marĝenulojn kaj, sekve, malplimultigas ilian liberon! Ĉu vi kredas, ke marĝenuloj povas libere paroli alfronte de timigado fare de reakciemuloj? Ĉu aktive aŭ pasive, vi faros elekton, ĉu malplifortigi la povon de potenculoj timigi marĝenulojn aŭ plifortigi tiun povon.

6. Ne diru, ke marĝenuloj pli facile konvinkus aliajn homojn se ili agus pli afable. Nu, bone pripensu tion dum momento. Vi parolas al senpotenculo, kiu koleras pro la malafableco de plipotenculoj. Potenculoj kutime plendas malpli ofte (kaj ofte neniam) pri tiu malafableco, ol la tiel nomata “malafabla respondo.” Kial malafableco nur gravas kiam ĝi venas el marĝenulo? Ĉu tio estas malfacila demando? Kiam vi klopodas “afabligi” marĝenulon, vi nur plifortigas hierarkiojn.

Kompreneble mi povas aldoni eĉ pliajn, sed tiuj sufiĉu por nun. Eble en la estonteco venos dua parto.

Natural Gender in Klingon

Warning: Non-linguist talking about linguistics ahead.

Recently I started putting some time into learning Klingon, though I’m not capable of conversing in it and reading it is also very difficult still. My reason for wanting to learn it, more than anything else, is that it’s there.

Klingon is a language designed by linguist Marc Okrand for the Star Trek films, based essentially on a dialog written for the first film by James Doohan. It was deliberately written to be as unlike English as possible, and many of its features are also very unusual for human languages: for example its Object-Verb-Subject syntax is rare, though not unheard of. At the same time, none of its features are completely alien to human language, either.

One of the more common human-like characteristics of Klingon is the existence of gender. It’s important to note, however, that grammatical gender has nothing to do with masculinity and femininity per se. The word “gender” is ultimately derived from a Latin word that simply meant “class” or “category,” and has the same root as “genus.” While this root did have a reproductive meaning, this does not seem to be the meaning when applied to Latin words. Latin writers would talk about the “genera” of nouns but also the “genera” of verbs, by which they just meant “type,” since Latin verbs are not affected by gender, linguistic or colloquial.

From what I have read, mainly in the World Atlas of Language Structures (an extremely helpful resource for conlangers), the linguistic definition of a gender is a class of nouns with bearing on the inflection of other parts of speech (pronouns, verbs, adjectives, etc.). A language may distinguish between rational nouns (humans and gods) and non-rational nouns; or between animate nouns and inanimate nouns; or between 10 or more  categories such as plants, animals, concepts, etc. These are all genders, despite them saying nothing about masculinity and femininity. Not being a linguist, I am using the definition given by the World Atlas of Language Structures, but it’s controversial whether pronouns count. According to WALS, English has gender due to the effect that nouns have on the pronouns he, she, and it. It’s uncontroversial to say that English has natural gender, and so does Klingon.

Klingon distinguishes between (1) beings capable of using language; (2) everything else. The second gender is further differentiated into two classes: (1) body parts; (2) everything else, but this only has bearing on the inflection of the nouns themselves, specifically the formation of the plural. ghaH is the independent pronoun referring to any being capable of using language, while ‘oH is the independent pronoun referring to things and to beings incapable of language. There are also possessive pronominal suffixes, like in Hungarian, Hebrew, Arabic, and many other languages, which are influenced by the gender of the possessed noun. For example, to say “you are my loved one” you say “bangwI’ SoH.”  To say “it is my home,” you say “juHwIj ‘oH.”

It’s interesting to think about how the separation between beings capable of language and not capable of language conforms to the speciesism of Klingons, who have been shown on the series to dislike unintelligent animals such as tribbles and cats. It’s also interesting to consider the parallels this might have to the commonality of masculine and feminine genders in human languages.

Obviously this is all science fiction, but it’s interesting to think about. It also shows the many potentials for gender in conlangs beyond just masculine and feminine. It’s worth mentioning that, according to WALS, a little over half of the world’s languages have absolutely no gender distinctions in pronouns… which is interesting in the context of the debate over pronouns in international auxiliary languages. It’s interesting how many such languages distinguish some form of natural gender, even Lingua Franca Nova (people and things), despite gender’s lack of universality.

Sorry if this post rambled a bit, and if you read it, then thanks for reading.

Fojfoje necesas eliri la realon

Lastajare mi konsideris forlasi Esperanton (ne temus pri “kabeo,” ĉar mi neniam sufiĉe aktivis), kaj ĉiajn aliajn planlingvojn, pro tio, ke mi devas zorgi pri multe pli seriozaj aferoj. Nu, kompreneble, tio neniam okazis. Kvankam internacia helplingvo estas plej optimisme revo iom post iom realiĝanta, plej pesimisme fantazio nekredebla, tio tamen ne estas, per si mem, malbona. La realo ofte iĝas, ĉe marĝenuloj, tro kruela por ĉiam pensadi pri ĝi. Tiam oni bezonas dumtempan eliron, sciante ke oni ne restos tie tro longe kaj reiros al la realo laŭ eble plej frue. Verŝajne tial homoj havas la kapablon imagi nekredeblaĵojn.

Mi komprenas, ke por multaj homoj, Esperanto estas afero tre serioza kaj praktika. Mi ĝojas, ke ili trovas tian utilon en la lingvo. Tio evidente atestas al la diversaj uzoj de ĉi tiu lingvo. Tamen. por mi, Esperanto ne praktike helpas min, nur fantazie. Kaj tio estas bonega, ĉar mi ne povas ĉiam toleradi ĉion, kio okazas ĉirkaŭ mi. Ĉi-jare en Usono, tri aferoj iel iĝis la plej gravaj aferoj por normaluloj: mia rajto ekzisti, la rajto ekzisti de islamanoj, kaj la rajto ekzisti de malriĉaj enmigrantoj. Tute ne interesas min defendi mian ekziston. Prefere mi lernus Volapukon.

Mi komprenas, ke la rezultoj de ĉi tiu disputo materie tuŝegos min. Mi devas defendi min, samkiel ĉiu devas defendi sin. Sed sen fantazio, mi verŝajne ne “materie” ekzistus sufiĉe longe por plibonigi miajn cirkonstancojn.

“Tie ĉi malbone” (“Damned If You Don’t”)

Originally published in Penseo, issue 287, under the pen name Rebeka SenfamiliaThe poem is in a fixed form called Dekses-Silabo (16-syllable), which was adapted from the Ci poetry tradition by Chinese Esperanto speakers. A loose English rendering titled Damned If You Don’t, which was published recently in Ohio Fusion, follows below the Esperanto poem.

Tie ĉi malbone

—laŭ ĉinesko Dekses-Silabo

vir’
rigardanta kun dezir’
ne scias,
ke mi estas kvir’.

ĉi
kaŝo gardas min (defi’
malsimpla)
de la transfobi’.

mal’
de la beno de vual’:
post lerno
pri sana detal’,

ĉu
tia ĉi individu’
ĝentila
afablados plu,


ĉu mi, pro bola baldaŭ’
forkuru
al la malantaŭ’?

Damned If You Don’t

Licking his lips
he stares at the box
the contents are hidden

it’s hard to pull off but it keeps you safe
as long as he doesn’t unwrap you

Gender in Volapük

Yesterday I was surprised to see that there was a Volapük tag, so I thought I would take the opportunity today to write about the language.

Volapük was constructed by Johann Martin Schleyer, a German Roman Catholic priest, in the late 1800s, after he claimed to have had a vision from God. It was the original international auxiliary language movement; the third international Volapük convention took place entirely in Volapük, which was the first time (that I’m aware of) when a constructed language was brought out of theory and into practice. The second was probably Esperanto.

Volapük eventually died as a result of infighting between the Academy and Schleyer (the Cifal or Chief) over control of the language. This same story has often been repeated in the communities of various constructed languages, such as Loglan for example. The Academy went on to make Idiom Neutral, which was very heavily influenced by Volapük, but the movement never recovered. Today there are a handful of people who still speak it, and a significantly larger number of people who study it. Personally, I am not fluent in Volapük, but I do study it, and if I ever had the time, I think it would be fun to become fluent.

Volapük, as spoken today, has three third-person pronouns: on, om, and of. On is an all-purpose pronoun, usable for both people and things. A group of men would be caled oms as a pronoun, a group of women would be called ofs, and a mixed group would be called ons. It is also possible to simply refer to everyone as on and ons. This system is the result of the grammatical reform of Arie de Jong, which happened decades after the original Volapük movement had mostly died out. Under the old system, men and things would go by om in the singular, oms in the plural. Women would go by of in the singular, ofs in the plural.

Volapük is a pro-drop language, meaning you ordinarily don’t use pronouns in the nominative except for emphasis. But the personal suffixes of verbs are exactly the same as the pronouns:

binom: He is
binof: She is
binon: It is; They (sing) are
binons: They are
binoms: They (masc) are
binofs: They (fem) are

Informally and regardless of whatever the official policy might be, genderqueer people could certainly add pronouns to Volapük the same way they do in Esperanto with e.g. “ri”. The following letters are currently used for Volapük pronouns: b, d, f, k, l, m, n, r, s, y. This leaves the following letters left over: g, p, t, v. There are other letters in the Volapük alphabet (c, h, j, x, z), but it would be hard to pluralize them in pronouns, since plurals are formed with s. The pronoun os is impersonal, and has no plural form. Yet it might still be feasible if you wanted your personal pronoun to be (for example) “oz”, and for the plural of it to simply be “ons.”

Of course, you would be likely to find the same difficulties using non-standard pronouns in Volapük that you did anywhere else.

There are also two Volapük gender prefixes, hi- and ji-, which make a noun masculine or feminine, respectively. So the Volapük word for “human” is men (derived from German Mensch), and if you wanted to say “man” you could either say himen, or you could synonymously say man. For “woman” you could say jimen or, synonymously, vom. There is no prefix that makes something non-binary, but as with pronouns, I’m sure someone could find a way if they wanted to :)

I find it interesting that Volapük uses “on” to represent both people and things. There are Esperanto speakers who claim that this function is fulfilled by ĝi in Esperanto, but unlike in Volapük, this has never been common or established usage except in reference to animals and babies.

I personally love Volapük; it’s a fun language with its own character, and it gets a very bad name in the Esperanto community. It’s easier to understand than it seems, once you get used to its alphabet and weird ways of assimilating words. Most of the words are derived from natural sources, and are more phonologically faithful than orthographically. This means that spoken aloud, some of them even sound more like their original root words than Esperanto words do.

Also, because Volapük has religious roots, I find the idea of talking about irreligious (or even sacrilegious) things in the language amusing :)

You can learn more about Volapük at volapük.com.