Mi ne povis trovi taŭgan bildon, do ĝuu mian katon Viki.

Esperantujo estu la avangardo de socia justeco anstataŭ lukti por adapti al la mondo.

Published by

Becci Cat

Queer, disabled, polyamorous transgender lunatic. She/her. ✨✨ Kvira, malkapabla, pluramema transgenra frenezulino. Pronomo: ŝi.

Tonjo del Barrio prave skribis, ke Esperanto estas normala lingvo. Mi devas konfesi, ke la problemoj, kiujn mi vidas en Esperantujo, estas similaj al tiuj de la cetero de la mondo. Tamen, Esperantujo ne devas esti tia. Esperantistoj povus stari en la antaŭfronto de la luktoj por socia justeco. Esperanto povus esti elstara ekzemplo de kontraŭsubprema konduto. Kaj tio ne ŝajnas okazi.

Temas nek pri raŭmismo, nek finvenkismo, ĉar la sama interna ideo estas aplikebla al ambaŭ. Raŭmistoj nomas ĝin “kontakto sendiskriminacia” dum finvenkistoj parolas pri homa emancipo. Ĉiukaze la ideo estas, ke Esperantujo estu pli bona mondo ol la mondo ekster Esperantujo. La malsamo estas, ke finvenkistoj volas etendi tiun mondon al la tuto.

Bedaŭrinde, mi plej ofte preferas esti en aliaj soci-justecaj rondoj, ĉar laŭ mi tiuj multe pli bone praktikas konceptojn pri socia justeco kaj homa gefrateco. Tiuj aliaj movadoj ne nur estas aŭskultemaj kaj ricevemaj pri novaj ideoj, sed ili daŭre kreas kaj instruas ilin; ili gvidas la hodiaŭan soci-justecan mondon. Esperantujo tro rezistas novajn ideojn kaj donas ĉiam la saman informon; ĝi estas malnova kaj multasence konservema, kiel aliaj simile malnovaj grupoj. Por ke Esperantujo povu atingi kion ĝi celas, ne sufiĉus adapti al la mondo; ĝi devus esti pli bona.

Bonŝance, ĉu Esperantujo adaptos aŭ ne, malnovaj ideoj kutime postvivas en freŝaj movadoj kaj klopodoj. Oni vaste opinias ke Volapuko mortis, sed ĝia celo ankoraŭ vivas en pli bonaj formoj. Ankoraŭ neniu internacia lingvo plene venkis, eĉ ne la angla. Eble neniu lingvo venkos, sed la ideo daŭras kaj ne mortis.

Por multaj homoj la sveda, kvankam malpli facila, estas pli justa lingvo ol Esperanto, ĉar ĝi havas iusence oficialan kaj neofendan seksneŭtralan pronomon. Lastatempe tio iĝis vera ankaŭ pri la angla, kiam ununombra “they” finfine aldoniĝis al la Chicago-a Manlibro pri Stilo. Kial Esperantujo ne gvidas ĉi tiajn disputojn? Kial ĝi luktas por samrapidi?

Iuj dirus ke “ĝi” estas seksneŭtrala por neinfanoj kaj nebestoj, sed se tio verus, oni uzus ĝin. Se ĝi ne estus ofenda, oni ne vaste ofendiĝus pri ĝia uzo. Eĉ Zamenhof ne povis preskribi la kortuŝojn de aliaj, kaj certe ne povis priskribi la kortuŝojn de tiuj, kies spertojn li ne komprenis. Kompreneble neniu serĉas ofendiĝi. Sed ofte en ĉi tiaj disputoj mi vidas, ke Esperantistoj pensas, ke ni ja serĉas ofendiĝi. Kaj tia sinteno, kvankam sufiĉe ofta en la mondo, estas minimume konservema, maksimume reakciema. Ĝi neniel estas progresema aŭ justecema. Esperantistoj helpu ripari la problemojn de la mondo, ne imitu ilin.

Pri la elstara bildo: Mi ne povis trovi konvenan bildon, do ĝuu mian katon Viki.

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *