143

Kaza studo: Diskutoj pri riismo malkovras oftan paradokson pri soci-justeca diskurso

Published by

Becci Cat

Queer, disabled, polyamorous transgender lunatic. She/her. ✨✨ Kvira, malkapabla, pluramema transgenra frenezulino. Pronomo: ŝi.

La fadeno en Lernu.net el 2015, “Duolingo will help with reform!!!!”, reagis kontraŭ neduumaj komencantoj, kiuj ne sciis kiun pronomon uzi, kaj mokis ilin pro ilia “reformemo.” Kvankam la mokantoj evidente dirus, ke temas pri afero gramatika anstataŭ kontraŭ neduumuloj, afiŝoj en la fadeno mem montras la malon almenaŭ por iuj esperantistoj:

“why would you need a third gender and not 3000 ? ”
(“kial oni bezonus trian sekson kaj ne 3000?”)
-uzanto jean-luc

“I just show that a neutral pronoun already exists in experanto. If some special snowflakes aren’t happy with that, I could not care less.”
(“mi nur montris ke neŭtra pronomo jam ekzistas en Esperanto. se iuj apartulaĉoj ne ŝatas tion, mi ne povus malpli zorgi pri ili.”)
-uzanto jean-luc denove

“Although I can only repeat that I morally support queer people’s rights, I find it utterly narcistic to come up to someone and say ‘Hi, I’m XY, please use for me the pronoun [insert invented 3rd person pronoun here]’.”
“Kvankam mi nur povas ripeti ke mi morale subtenas la rajtojn de kviraj homoj, laŭ mi estas tute narcisisme aliri iun kaj diri ‘Saluton, mi estas XY, bonvolu uzi por mi la pronomon [insertu inventitan triapersonan pronomon ĉi tie]’.”
-uzanto Kirilo81

“When I was a kid, there was a boy/girl who did not have private parts. He was considered a boy because he didn’t have a uterus or ovaries. The doctor classified him as such. It was really hard to figure out if he was a guy or a girl just by looking at him because of related hormone issues. He told people that he isn’t a he or a she. He told people that he was an it. If this person wants to be called a ri then I would be happy to accommodate him. In all other cases, I think it is easy to tell whether a person looks feminine or masculine.”
“Kiam mi estis infano, estis knabo/knabino kiu ne havis privatajn partojn. Oni konsideris lin knabo pro tio, ke li ne havis uteron aŭ ovariojn. La kuracisto klasigis lin tiel. Estis tre malfacile determini, ĉu li estas knabo aŭ knabino nur per rigardo de li, pro rilataj hormonaj problemoj. Li diris al oni ke li estas nek li nek ŝi. Li diris al oni ke li estis ĝi. Se tiu homo volus nomiĝi ri tiam mi feliĉe akomodus lin. En ĉiuj aliaj kazoj, laŭ mi estas facile determini ĉu homo aspektas ina aŭ vira.”
-uzanto Alkanadi

kaj tiel plu. Evidente tiuj homoj estas tute kontraŭ neduumuloj, kvankam ili negas tion por aspekti kvazaŭ “bonaj progresemuloj.” La uzanto jean-luc, ekzemple, opinias ke ĉiuj, kiuj ne volas nomiĝi li, ŝi, aŭ ĝi, estas “apartulaĉoj.” La uzanto Kirilo81 opinias, ke estas “narcisisme” voli neviran, neinan pronomon, kaj eĉ opinias, ke tio konsistigas “subtenon de la rajtoj de kviraj homoj”! Ĉu ne estas multe pli narcisisme opinii ke, kiel malkviro, oni rajtas determini kio konsistigas subtenon de kviraj homoj? Kaj la uzanto Alkanadi volas meti kondiĉojn pri kiu estas sufiĉe neduuma por meriti propran pronomon.

Tiuj estas nur tri ekzemploj el tre longa fadeno. Kaj ili montras oftan paradokson en soci-justeca diskurso: se oni volas aŭdi tre laŭte malamajn opiniojn pri iu ajn grupo, oni simple atentigu pli subtilan diskriminadon kontraŭ tiu grupo en iu ajn komunumo, industrio, fako, ktp.. Preskaŭ tuj aperos la malamantoj de tiu grupo por ĵeti siajn opiniojn en la diskuton, ofte samtempe asertante ke ili “ne malamas” tiun grupon.

Miaopinie, tiu paradokso ne estas tiom paradoksa. Kie fumo leviĝas, tie fajro troviĝas. Kuŝante sub la preskaŭ tute absurdaj argumentoj pri la “kontraŭfundamenteco” de la aldono de nova pronomo estas la antaŭsupozita ideo pri supereco de blankaj, cisgenraj, duumaj, aliseksemaj viroj, kaj la deziro, ĉu konscia aŭ ne, tenadi tiun ideon en la centro de la lingvo kaj kulturo. Tial oni devas raciecigi la konflikton inter sia volo esti “bona progresemulo” kaj sia nevolo pensi pri novaj ideoj aŭ ŝanĝi siajn sintenojn kaj agojn. Vortoj ja estas malmultekostaj, dum agoj estas karaj.

Ofte leviĝas kritikoj kontraŭ “politika ĝusteco” en ĉi tiaj diskutoj. Nu, fakte, eĉ aktivuloj por la rajtoj de almarĝenigitaj homoj ofte diras, ke politika ĝusteco havas difektojn: nome, politika ĝusteco centrigas ŝajnon kaj malcentrigas la realon. Sed ŝajno anstataŭ realo estas precize kio okazas, kiam kontraŭkviraj homoj pretendas ke ili ne estas kontraŭ kviroj, provante mem determini kio konsistigas subtenon de aliaj homoj. Bedaŭrinde, agnosko de la profunda aliseksemismo, cisseksismo, kaj seksa duumismo de la dominanta kulturo estas la ununura vojo antaŭen. Malprofundaj memproklamoj, kiel “Mi subtenas la kvirojn,” portos nin nenien.

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *