Balaclava

La sorĉo de la Pastroj

Published by

Becci Cat

Queer, disabled, polyamorous transgender lunatic. She/her. ✨✨ Kvira, malkapabla, pluramema transgenra frenezulino. Pronomo: ŝi.

Antaŭlonge loĝis Pastroj ĉe la supro de granda monteto, kaj ĉiu dependis de ilia sorĉo por vivi. Do ĉiutage la Arbohakistoj dehakis arbon. Poste la Lignohakistoj dishakis ĝin al lignopecoj, kaj la Tiristoj tiris ilin al la supro de la monteto. Tie la Pastroj diris, “Bone farite,” kaj ordonis al ili reveni kiam la suno subiros.

Samtempe, la Ĉasistoj serĉis manĝaĵojn. Poste la Preparistoj dispecigis la manĝaĵojn kaj preparis ilin por uzi, kaj la Tiristoj tiris ilin al la supro de la monteto. Tie la Pastroj diris, “Bone farite,” kaj ordonis al ili reveni kiam la suno subiros.

Dum tio okazis, la Kolektistoj serĉis spicojn. La Pulvorigistoj ŝanĝis la spicojn al pulvoro, kaj la Tiristoj tiris ĝin al la supro de la monteto. Tie la Pastroj diris, “Bone farite,” kaj ordonis al ili reveni kiam la suno subiros.

Iom antaŭ la sunosubiro, la Amasigistoj grimpis la monteton kaj amasigis la lignopecojn. La Pastroj diris, “Bone farite,” kaj ordonis al ili reveni kiam la suno subiros.

Kiam la suno subiris estis Fajro ĉe la supro de la monteto, kaj la Kuiristoj, kiuj dormis la tutan tagon, pasigis la tutan nokton kuirante. La Servistoj servis ĝin al ĉiuj kaj finfine la Purigistoj purigis la areon, por ke la manĝo povu okazi denove la sekvan vesperon.

La Pastroj ricevis la plej bonan manĝon el ĉiuj pro tio, ke ĉiuj sciis, ke sen la sorĉo de la Pastroj, la Fajro ne eblus. La Fajro estis ilia rekompenco de la Pastroj pro ilia laboro. Kial la Pastroj bezonis tiun laboron, ili ne sciis, sed ili tre feliĉis ricevi la Fajron rekompence. Ili amis la Pastrojn kaj esperis, ke ili iam servos ilin sufiĉe bone por mem aniĝi en la Pastraro.

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *