SleepyCat

La volo malaperi (enhav-averto: seksperforto, torturo, sektoj, senhejmeco, transfobio, psikiatrio, drogoj)

Published by

Becci Cat

Queer, disabled, polyamorous transgender lunatic. She/her. ✨✨ Kvira, malkapabla, pluramema transgenra frenezulino. Pronomo: ŝi.

Enhav-averto: seksperforto, torturo, sektoj, senhejmeco, transfobio, psikiatrio, drogoj.

La 11-an de marto 2011, mi estis seksperfortita kaj torturita dum horoj kaj horoj, fare de cisgenra virino; ankoraŭ hodiaŭ restas cikatroj. Mi kulpis min pro mia propra seksperfortiĝo dum jaroj, do mi klopodis trovi ian religion… tiun saman marton, mi iĝis ano de la Bahaa Kredo, kiun mi forlasis nur kelkajn monatojn poste pro ties malsubteno de GLAT-aj rajtoj. Dum mia mallonga aneco en la kredo, mi eklernis Esperanton. Tiam mi estis tre psike damaĝita, kiel nun, sed ankaŭ nekonscia pri mia propra traŭmato. Mi estis enŝranka transseksulo tiam, antaŭ-hormon-terapia, kaj mi konsideris mian transseksecon nur plua malmoralaĵo mia, kiu kaŭzis ke mi suferis la seksperforton. Mi bone scias hodiaŭ, ke tio estas rubaĵo, sed mi ne sciis tion tiam.

La postan jaron mi devis ĉesi severan substancan dependecon, do mi aniĝis en sekto, kiu pretendis la kapablon kuraci min. Mi ja ĉesis la dependencon, sed ili samtempe informis min, ke mi havis nenian individuan potencon, ke mi bezonis ilin. Ili devigis min konfesi diversajn aferojn pri mia pasinteco, kaj “konfirmis” mian senton de kulpeco pri mia seksperfortiĝo. Ili diris al mi, ke mia transsekseco estis parto de mia “malsano,” ke ĝi estis spirita problemo. Mi plu prokrastis hormon-terapion.

La 25-an de decembro 2013, mi klopodis kaj malsukcesis mortigi min. Frue en januaro, mi naive informis mian terapiiston, kiu sendis min al psikiatria malsanulejo kontraŭ mia volo. Tie mi elŝrankiĝis kiel transseksulino al psikiatria flegistino. Ŝi diris ke, kvankam la vivo de transseksulino estas malfacila, mi ja ne estas la unua homo, kiu iam havis tiun problemon, do ĝi ne estas bona kialo mortigi min. Kiam mi eliris mi elŝrankiĝis al mia familio, kiu malakceptis min kaj diris, ke ĝi estas simptomo de mia frenezeco.

Nelonge poste mi trovis min denove en la sama malsanulejo, dirante al ili ke mi estas virino, sed ili rifuzis uzi mian novan nomon aŭ pronomojn. De tie mi iris al “duonvoja domo,” tio estas, loko por senhejmuloj kun psikaj malsanoj, kiuj ĵus eliris la psikiatrian malsanulejon.

Mi sukcesis trovi laboron en norda Virginio, sed ne sukcesis teni la oficon. Mi ekloĝis kun viro en Vaŝingtono, kiu ofertis manĝon kaj loĝadon al mi por mia laboro. Li estas vorte kaj emocie mistraktema, do mi finfine forkuris el lia hejmo en la straton, kie mi loĝis dum monatoj. Samtempe mi organizis Esperanto-renkontiĝojn. En malfrua februaro 2015 mi decidis, ke ĉar mi estas senhejma, ne multe gravas ĉu mi denove ekuzas drogojn, do mi faris tion. Pli severe ol iam ajn, mi iĝis metamfetamina dependanto. En frua aprilo 2015 mi denove seksperfortiĝis, de cisgenra viro; mi eĉ estis sobra tiun nokton, kvankam mi ne sobris la postan.

Mi lernis nelonge poste, ke mia patro estas malsana. Mi decidis reiri al Ohio por viziti lin en la malsanulejo. Inter mi kaj la gepatroj, la aferoj iom varmiĝis, kaj mi restis tie la ceteron de la jaro. Propravole kaj proprapotence mi denove ĉesis uzi metamfetaminon. Samtempe mi tute ĉesis kredi je spiritaj sensencaĵoj.

Ĉi-jare mi moviĝis al Niagara Falls, Novjorkio. Mi havas partneron ĉi tie, kaj mi estas pli feliĉa ol iam ajn. Sed la memoro de la pasinteco ankoraŭ doloras min, kune kun la honto pri tio, ke dum okazis ĉio ĉi-supra, ankaŭ mi mem ne estis la plej bona homo al aliaj. Krome, faŝismo venis al Usono, do estas kvazaŭ la traŭmato estas freŝa; tre verŝajne mi nun, kiel multaj, spertas pluajn traŭmatojn.

Do, tre ofte, mi simple volas malaperi. Eĉ kiam mi engaĝiĝas en hobioj, ekzemple lingvokonstruado, mi sentas min tro fremdiĝinta por interagi kun tiuj kun similaj interesoj. Samtempe, mi ne povas malaperi, do mi engaĝiĝas en terapio, esperante, ke tio iam helpos min. Kaj mi nun parolas al tre malmulta kvanto da homoj: tiuj, kiujn mi jam bone konas kaj fidas. Eble tio igas min egoisma; tion mia cerbo ja konstante diras al mi. Sed oni ne povas manĝigi alian homon kiam onia propra telero estas malplena.

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *