Stego

Fojfoje necesas eliri la realon

Published by

Becci Cat

Queer, disabled, polyamorous transgender lunatic. ✨✨ Kvira, malkapabla, pluramema transgenra frenezulino.

Lastajare mi konsideris forlasi Esperanton (ne temus pri “kabeo,” ĉar mi neniam sufiĉe aktivis), kaj ĉiajn aliajn planlingvojn, pro tio, ke mi devas zorgi pri multe pli seriozaj aferoj. Nu, kompreneble, tio neniam okazis. Kvankam internacia helplingvo estas plej optimisme revo iom post iom realiĝanta, plej pesimisme fantazio nekredebla, tio tamen ne estas, per si mem, malbona. La realo ofte iĝas, ĉe marĝenuloj, tro kruela por ĉiam pensadi pri ĝi. Tiam oni bezonas dumtempan eliron, sciante ke oni ne restos tie tro longe kaj reiros al la realo laŭ eble plej frue. Verŝajne tial homoj havas la kapablon imagi nekredeblaĵojn.

Mi komprenas, ke por multaj homoj, Esperanto estas afero tre serioza kaj praktika. Mi ĝojas, ke ili trovas tian utilon en la lingvo. Tio evidente atestas al la diversaj uzoj de ĉi tiu lingvo. Tamen. por mi, Esperanto ne praktike helpas min, nur fantazie. Kaj tio estas bonega, ĉar mi ne povas ĉiam toleradi ĉion, kio okazas ĉirkaŭ mi. Ĉi-jare en Usono, tri aferoj iel iĝis la plej gravaj aferoj por normaluloj: mia rajto ekzisti, la rajto ekzisti de islamanoj, kaj la rajto ekzisti de malriĉaj enmigrantoj. Tute ne interesas min defendi mian ekziston. Prefere mi lernus Volapukon.

Mi komprenas, ke la rezultoj de ĉi tiu disputo materie tuŝegos min. Mi devas defendi min, samkiel ĉiu devas defendi sin. Sed sen fantazio, mi verŝajne ne “materie” ekzistus sufiĉe longe por plibonigi miajn cirkonstancojn.

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *